Kaj la venkinto estas ... Et le vainqueur est ...


Lastan sabaton, dek du ĵurianoj kunsidis por elekti le venkonton de la Beletra Premio por Eŭropaj Skribistoj.
Ĵurio konsistis el legantoj, libristoj, aŭtoroj kaj responsuloj pri kulturaj aferoj.
Unue, ĉiu devis elekti siajn tri plejŝatatajn librojn inter la ok libroj.
La tri tiele elektitaj estis : Ludo de Kartoj , Etaj Memmortigoj inter Amikoj kaj La ombro de la vento.
Poste, ĉiu povis esprimiĝi pri tiuj tri libroj.
Tiam, oni denove elektis du inter la tri libroj kaj post fina elekto, la elektita libro estis la finnlanda libro de Arto Paasilinna , Etaj Memmortigoj inter amikoj.
Ĝi ne estas por mi la plej bona libro. Mi trovas multe pli da kvalitoj ĉe "Ĉiu staras surdorse" aŭ "La ombro de la vento".

Estis nova kaj interesa sperto legi tiujn librojn kaj partopreni la ĵurion. Tamen, fine, io iomete ĝenas min. Mi ne estas skribisto sed mi devis taksi la laboron de skribistoj.
Pro tio, miaj opinioj kaj kritikoj ne povas esti kiel eble plej ĝuste.
Mi ja scias ke tio estas simila por ia balotado , tamen ...


*********

Samedi dernier, un jury de douze membres s'est réuni pour élire le vainqueur du Prix Littéraire des Auteurs Européens.
Il se composait de lecteurs, de libraires, d'auteurs et de divers responsables du secteur culturel.
Dans un premier temps, chacun a du choisir ses trois livres préférés parmi les huit candidats.
Ensuite, à tour de rôle, nous nous sommes exprimés sur ces trois oeuvres.
Puis il a fallu revoter pour garder deux de ces trois livres, et un ultime vote a élu le roman finlandais de Arto Paasilinna, Petits Suicides entre Amis.
Ce n'était pas, selon moi, le meilleur. J'ai trouvé beaucoup plus de qualités à "Tout le mondeest allongé sur le dos" ou "L'ombre du vent".

Ce fut une expérience nouvelle et intéressante de lire ces livres et de participer au jury. Cependant, au final, quelque chose me gêne un peu. Je ne suis pas écrivain et pourtant je devais évaluer le travail d'écrivains. Je pense donc que mes avis et critiques ne peuvent être les plus justes possibles.
Je sais bien que c'est le principe de n'importe quel vote, mais bon ...

Ĉiuj staras surdorse – Fanny Chiarello - Tout le monde est allongé sur le dos



Tio estas la kolekto de noveloj dank al kiu, per voto favore al ĝi, mi partoprenos la ĵurion de la Beletra Premio por Eŭropaj Skribistoj.
Kial mi tiel ŝatis ? Noviga, refreŝiga, originala, kreiva, kortuŝa, viviga. Tiuj kelkaj vortoj kvalitigas la skribmanieron de la aŭtorino. Kaj estus tiom da aliaj vortoj !
Se vi legas tiun libron, priatentu ! Sen avertoj, vi kaptiĝos tuj post komo, per repliko kiu ridegigos vin aŭ profunde kortuŝos vin.
Tuj leginda !






Voici le recueil de nouvelles qui m’a valu, grâce à un vote en sa faveur, d’être sélectionné pour participer au jury du Prix des Auteurs Européens.
Pourquoi j’ai aimé ? Novateur, rafraîchissant, original, créatif, attachant, vivifiant . Voilà quelques mots qui qualifient le style de l’auteure. Et il y en aurait tant d’autres !
Si vous lisez ce livre, méfiez vous ! Sans sommations, vous serez cueillis au coin d’une virgule par une réplique qui vous fera éclater de rire ou vous touchera profondément.
A lire sans attendre !

Dukla - Andrzej Stasiuk


Post du provoj kaj kvindeko de paĝoj, mi rezignis legi tiun polan romanon . Mi tute ne allogiĝis. La rakonto ĉiudirekte disvolviĝas, tre malfacilas trovi kondukan fadenon. Krome ( aŭ eble de tio venas tiuj malfacilaĵoj ?) mi serioze dubas pri la kvalito de la tradukado.
Nura pozitivaĵo : la foto de Koudelka ĉe la kovrilo !






Après deux tentatives et une cinquantaine de pages, j’ai abandonné la lecture de ce roman polonais. Je n’accroche pas du tout. Ca part dans toutes les directions, il est très difficile de trouver un fil conducteur. De plus (ou peut être que ces difficultés viennent de là ?), j’ai de sérieux doutes quant à la qualité de la traduction … Seul point positif , la photo de Koudelka en couverture !

La libro de la funebroj - Bérengère Deprez - Le livre des deuils


Enrigardado kaj ĉiamaj demandoj pri ama rilato estas la ĉefaj temoj de tiu libro. Tiuj multe pritraktitaj objektoj estas ankoraŭ tiele sen noveco. Nur la fina elnodiĝo alportas iom da surprizo. Pri la stilo de la aŭtorino, ĝi ankaŭ estas iom tro klasika laŭ mia gusto. Tio tamen ne signifias ke tiu teksto malbone skribiĝis, male.
Mi nur ŝatus trovi iom pli da surprizoj rilate al la intrigo aŭ la skribmaniero por aldoni iom da originaleco al la pritraktado de la elektita temo.






Introspection et éternelles questions sur la relation amoureuse, tels sont les thèmes principaux de ce livre. Ces sujets maintes fois abordés le sont ici sans grande nouveauté. Seul le dénouement final apporte un peu de surprise. Quant au style de l’auteur, il est lui aussi un peu trop classique à mon gout . Ce qui ne signifie pas que ce soit mal écrit, au contraire.
J’aurais juste aimé trouver un peu plus de surprises dans l’intrigue ou dans le verbe pour apporter un peu d’originalité au traitement du thème abordé.

Dancisto – Colum McCann – Danseur


La romanaranĝita vivo de Rudolf Noureiev. Mc Cann talente rakontas kiel tiu juna rusa knabo kiu estis neniu en perdita vilaĝo de USSR iĝis tiu stelo de la danco neegalita en la mondo.
La rakonto konsistas el sinsekvo de ĉapitroj skribitaj je la unua persono de ĉiuj uloj kiuj havas viglan rolon en lia vico kaj de li mem. Tio donas tre humanan aspekton al tiu biografio.
Mi precipe ŝatis la parton kiu rakontas lian infanaĝon. Ĝi tre realiste priskribas la vivon en USSR post la dua mondmilito dum la regado de Stalino. La raporto pri la excesoj de la homo kiu iĝis stelo ŝajnis al mi iom tro longa kaj klare malpli pasiiga.
La skribmaniero de McCann estas samtempe riĉa, bildoplena kaj klara.
Bona memoro !





La vie romancée de Rudolph Noureiev. Mc Cann nous raconte avec talent comment ce jeune gamin russe qui n’était personne au fin fond de l’URSS est devenu cette star inégalée de la danse adulée dans le monde entier.
Le récit est composé d’une succession de chapitres écrits à la premiére personne par toutes les personnes qui ont joué un role marquant dans sa vie et aussi par lui même. Cela donne un aspect très humain à cette biographie.
J’ai plus particuliérement apprécié la partie correspondant à son enfance. Elle nous décrit de maniére très réaliste la vie en URSS pendant l’après-guerre sous Staline . L’exposé des excés de l’homme devenu star m’a paru un peu long et nettement moins passionnant.
L’écriture de Mc Cann est à la fois riche, fluide et imagée.
Bon souvenir !

La ombro de la vento - Carlos Ruiz Zafon - L’ombre du vent



Ekde la unuaj paĝoj, mi pasiiĝis pro tiu romano. Kaj poste ĝi riveliĝis pli kaj pli alloga tra la 500 paĝoj. En 1945, en Barcelono, juna knabo "adoptas" libron en mistera loko nomata "la Tombejo de la Forgesitaj Libroj". Tre impresitaj de la legado de tiu libro, li interesiĝas pri la pasinta vivo de ĝia aŭtoro mistere malaperinta. Tiam li trairas labirinton plena je aventuroj, sekretoj kiuj forkondukas nin tra Barcelono.
Scenario kun peripetioj perfekte kaj mastre ritmita ; fortaj kaj pitoreskaj rolantoj ; bildoplena, klara, subtila kaj riĉa stilo kune konkuras fari de tiu romano tute legindan verkon !




Ce roman m’a passionné dès les premières pages. Et s’est avéré de plus en plus captivant tout au long des 500 pages. A Barcelone, en 1945, après la guerre civile, un jeune garçon "adopte" un livre dans un lieu mystérieux appelé "Le Cimetiére des Livres Oubliés". Très marqué par la lecture de ce livre, il va s’intéresser à la vie passée de son auteur mystérieusement disparu. Il se retrouve alors dans un labyrinthe d’aventures et de secrets qui nous emménent à travers tout Barcelone.
Un scénario à rebondissements au rythme parfaitement maitrisé, des personnages forts et pittoresques, un style imagé, limpide, subtil et riche concourrent à faire de ce roman une oeuvre que je ne peux qu’encourager à lire.

Etaj memmortigoj inter amikoj - Arto Paasilinna - Petits suicides entre amis



Du Finnoj, kandidatoj je sinmortigo renkontiĝas hazarde precize kiam li tuj forlasis la mondon. Post interŝanĝo de liaj vidpunktoj pri sinmortigo, ili decidas prokrasti la mortigan agon kaj krei asocion kies celo estos kunigi aliajn homojn kiuj ankaŭ deziras liberiĝi de la vivo. Tiu asocio kreiĝas, kvardeko de membroj aliĝas kaj la libro temas pri ilia periplo kaj iliaj peripetioj dum vojaĝo tra Finnlando kaj poste tra Eŭropo. La celo de la veturado estas trovi idealan lokon por kune forlasi la mondon.
Unue, mi sufiĉe ŝatis tiun rakonton prezentata per plivole humora tono. Poste, mi trovis plurajn ripetadojn ; vilaĝo post vilaĝo, urbo post urbo, scenoj multe similas.
Fine , nenio vere elstaras de tiu libro. Nek la skribmaniero de la aŭtoro, nek memorindaj scenoj , nek neforgeseblaj rolantoj.
Do, finfine, agrabla sed nenecesa libro !




Deux Finlandais candidats au suicide se rencontrent fortuitement au moment même où ils s’apprêtent à quitter ce monde. Echangeant leurs points de vue sur le sujet, ils décident de repousser à plus tard leur geste fatal et de créer une association dont le but est de réunir d’autres personnes décidés eux aussi à en finir avec la vie. Cette association se crée, une quarantaine de membres y adhérent et le livre raconte leur périple et leurs péripéties au cours d’un voyage à travers la Finlande puis l’Europe. Le but de ce voyage étant de trouver un endroit idéal pour quitter tous ensemble ce monde.
Au premier abord, j’ai plutot apprécié ce récit présenté sur un ton plutot humoristique. Ensuite, j’y ai trouvé quelques longueurs ; on passe d’un village puis d’un pays à l’autre au travers de situations plutot répétitives. Rien ne ressort vraiment une fois la lecture terminée : ni le style de l’auteur, ni scénes mémorables, ni personnages marquants.
Au final donc, une lecture agréable sans être indispensable .

Vanghèlis Hadziyannidis, La mielo de la anĝeloj - Le miel des anges



Kun "la Mielo de la anĝeloj", Vanghèlis Hadziyannidis forkondukas nin tra grekaj insuloj per fabelo kies legado riveliĝis tre plaĉa.
Sufiĉe sola homo akceptas hejme virinon kiu forkuras de la patro de ŝia filino. Kun ŝia helpo, li redaŭrigas la verkon de sia patro : krei kaj plibonigi mielon kun senkompara kvalito ĝis tiam. De tiu projekto, de ĝia realigo rezultos ĉiaj peripetioj tiel surprizaj kiel verŝajnaj …
Ekde la unuaj paĝoj tiu vigle skribita rakonto allogas. Ankaŭ ĝiaj rolantoj kaj iliaj simplaj kaj rektaj personecoj .
Originala ideo valorigita per simpla, klara kaj efika skribmaniero kiu perfekte ritmas la verkon.






Avec "Le miel des anges", Vanghèlis Hadziyannidis nous emmène dans les îles grecques au travers d’un conte dont la lecture s’est avérée très plaisante.
Un homme plutôt solitaire recueille chez lui une femme fuyant le père de sa fille. Avec son aide, il reprend l’oeuvre de son père : créer puis perfectionner un miel d’une qualité inégalée jusqu’alors. De ce projet, de sa mise en oeuvre découleront toutes sortes de péripéties aussi surprenantes que vraisemblables …
Dès les premiéres pages, on accroche à ce récit rondement mené, à ses personnages aux caractéres entiers et simples.
Une idée originale mise en valeur par une écriture simple, claire et efficace qui rythme parfaitement l’oeuvre.

Adolf Schröder , Ludo de Kartoj - Partie de cartes



Tiu romano komenciĝas kiel policromano : studanto estas pridemandata en policejo pri murdo de stranga maljunulino kiu dungigis lin por ordigi milojn da letroj skribitaj dum sesdek jaroj.
La romano sencese balanciĝas inter tri periodoj, nuntempo kiam temas pri la polica pridemandado, proksima paseo per rakonto de la ses tagoj dum kiuj la junulo laboris ĉe la maljunulino kaj pli malnova paseo per transskribo de la leteroj kiujn li devas ordigi.
Griza, senbrila, preskaŭ malsaniga etoso de la rakonto kaj de la rilatoj inter la ĉefaj personoj tre bone eksprimiĝas.Tamen, pro tio etoso, la romano unue ne allogis min. Sed, poste, iom post iom, oni kaptiĝas en la intrigo : kiu skribis la leterojn , al kiu ?

Finfine, sufiĉe pozitiva opinio rilate al la scenaro kaj ĝia solvo. Tamen, la stilo de la aŭtoro ne lasos al mi ĉiaman memoron .






Ce roman commence comme un roman policier : un étudiant est interrogé dans un commissariat au sujet du meurtre d’une vieille dame étrange chez qui il était momentanément employé pour trier des milliers de lettres écrites depuis une soixantaine d’années.
Le roman oscille sans cesse entre trois époques : le présent avec l’interrogatoire, le passé récent lors des scénes qui présentent les six jours du jeune homme passés chez la vielle dame et un passé plus éloigné qu'illustre le contenu des lettres qu’il a à trier.
L’ambiance grise, terne voire malsaine du récit et des relations entre les personnages sont très bien rendues, même si, à cause de cela, j’ai eu du mal à accrocher dès le début. Et puis au fur et à mesure on se laisse prendre par l’intrigue. Qui écrit les lettres, à qui ? …

Au final un avis plutot positif en ce qui concerne le scénario et son dénouement. Le style de l’auteur, par contre, ne me laissera pas un souvenir impérissable.

Beletra Premio - Prix littéraire


En ĉi tiu blogo, mi jam parolis pri skribistino Fanny Chiarello kaj pri expozicioj kadre de "Lille 2004".

Ĉiam rilate al tio, fama librejo de Lille organizas beletran konkurson : Beletra Premio por Eŭropaj Skribistoj.
Ĉiumonate, ekde januaro, pluraj romanoj de aŭtoroj el malsamaj eŭropaj regionoj estis proponataj al publiko.
Dank al voĉdonoj ok romanoj aŭ novelaroj elektiĝis kaj do ekkonkuras por ricevi la Premion.

Fanny Chiarello estas unu el tiuj aŭtoroj. Kiel mi voĉdonis ŝin, mi bonŝance elektiĝis por esti membro de la fina ĵurio, kiu enhavas ses aliajn legantojn, kaj precipe romanistojn, ĵurnalistojn kaj libristojn.
La ĵurio kunveniĝos la 23 an de oktobro.
Ĝis tiam mi devas legi tiujn ok librojn !

Samtempe kiam mi tralegos ĉiujn, mi skribos ĉi tie miajn opiniojn pri ĉiu el ili.
Unue, jen la referencoj :

Fanny Chiarello , Ĉiu staras surdorse (Francio),
Adolf Schröder , Ludo de Kartoj (Germanio),
Arto Paasilinna , Etaj Memmortigoj inter amikoj (Finlando),
Andrzej Stasiuk , Dukla (Pollando),
Colum McCann , Dancisto (Irlando),
Vanghèlis Hadziyannidis , La mielo de la anĝeloj (Grekio),
Bérengère Deprez , La libro de la funebroj (Belgio),
Carlos Ruiz Zafon , La ombro de la vento (Espagne).






Sur ce blog, j’ai déjà évoqué à plusieurs reprises l’écrivain Fanny Chiarello et les manifestations de Lille 2004.

Dans ce cadre, une grande librairie de Lille organise un concours : le Prix Littéraire des Auteurs Européens.
Chaque mois, depuis janvier, plusieurs romans d’auteurs de différentes régions de l’Europe étaient proposés au public.
Les votes ont ainsi permis de sélectionner huit romans qui sont donc en lice pour obtenir ce Prix.

Fanny Chiarello fait partie des candidats. Ayant voté pour elle, j’ai eu la chance d’être choisi pour faire partie du jury final en compagnie d’autres lecteurs, et surtout de romanciers, de journalistes et de libraires.
Le jury se réunira le 25 octobre.
D’ici là, il me faut lire les huit romans !

Au fur et à mesure de mes lectures, je posterai ici un avis sur chacune de ces oeuvres. En voici déjà les références :

Fanny Chiarello avec Tout le monde est allongé sur le dos (France),
Adolf Schröder avec La partie de cartes (Allemagne),
Arto Paasilinna avec Petits suicides entre amis (Finlande),
Andrzej Stasiuk avec Dukla (Pologne),
Colum McCann avec Danseur (Irlande),
Vanghèlis Hadziyannidis avec Le miel des anges (Grèce),
Bérengère Deprez avec Le livre des deuils (Belgique),
Carlos Ruiz Zafon avec L’ombre du vent (Espagne).